La mezepoka latina vorto allodium (el malnov-franka allōd, "plena posedo", laŭ all, "plena, tuta", kaj ōd, "bieno, posedaĵo"), en Esperanto alodo, tutsimple signifas "vera posedo". En la mezepoka juro ĝi priskribas posedon (plej ofte terenon, vastajn areojn en la kamparo samkiel la limigitan terenon en urbo, sur kiu staras domo), kies posedanto povis libere decidi pri ĝi kaj ne devis plenumi iujn devojn al aliaj personoj pro tio. Tia "vera posedaĵo" laŭ la tiama juro povis esti heredata de la posteuloj sen limigoj. Origine eĉ ne necesis pagi impostojn al la regantoj el la gajnoj, kiujn produktis tia "vera posedaĵo".
Laŭ ĉio ĉi alodo diferencas de feŭdo, kiu nur limigite apartenis al la feŭdoprenanto aŭ vasalo. Baze la posedanto de feŭdo restis la feŭdodonanto, kiu povis postuli de la feŭdoprenanto iujn servojn kutime difinitajn laŭ tradicioj kaj kutimoj. Feŭdo estas "por-uza posedo", alodo male "vera (aŭ plena) posedo".